Jen, mi tra popoloj multaj, marojn multajn transveturinte, venis al ĉi trista loko, frato, de via enterig', por ke mi transdonu al vi miajn lastajn morto-donacojn, kaj mi viajn cindrojn mutajn alparolu, se vane eĉ, ĉar ja la kruela sorto prenis vin de mi senindulge, ho ve, kompatinda frato, maljustege rabita for! Tamen, tiun ĉi donacon, laŭ antikva moro de patroj alportitan, kiun jen mi metas al via trista tomb', ho, akceptu; ĝin priversis miaj frataj larmoj amaraj. Kaj nun, frato, por eterne, ve, salut' kaj adiaŭ jam. |